Muzeo de Lahoro | ||
---|---|---|
panĝabe عجائب گھر لہور | ||
urdue عجائب گھر لاہور, angle Lahore Museum | ||
Arĥeologia muzeo | ||
Enirejo de la muzeo. | ||
muzeo [+] | ||
Lando | Pakistano | |
Ŝtato | Panĝabio | |
Municipo | Lahoro | |
Koordinatoj | 31° 34′ 6″ N, 74° 18′ 29″ O (mapo)31.56822574.308174Koordinatoj: 31° 34′ 6″ N, 74° 18′ 29″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1865 (reinaŭgurita en la nuna situo en 1894) | |
Administrado | ||
- situo | Shahrah-e-Quaid-e-Azam, The Mall (5400 Lahoro, Panĝabio) | |
Publiko | Alirebla por la publiko | |
Plej facila aliro | Civil Secretariat, Lahore Metrobus | |
Tuta stoko | 58 000 artefaktoj | |
Speco de muzeo | Arĥeologia muzeo; artgalerio; pasinta, moderna kaj religia historio. | |
Muzeo de Lahoro | ||
Vikimedia Komunejo: Lahore Museum [+] | ||
Retpaĝaro: Oficiala retejo (nur angle) | ||
La muzeo de Lahoro (urdue عجائب گھر لاہور, ajaaeb ghar Lahore; angle Lahore Museum) estas muzeo kiu troviĝas en Lahoro, Pakistano. Fondita en 1865 kaj komence starigita en pli malgranda loko, ĝi denove malfermiĝis en 1894[1] en sia nuntempa situo en Shahrah-e-Quaid-e-Azam, grava strato en urbo Lahoro dum la tiama brita-kolonia periodo. La muzeo de Lahoro estas la plej granda muzeo de Pakistano kaj ankaŭ unu el la plej vizititaj de sia lando.[2][3][4]
La muzeo gastigas vastan kolekton pri budhisma arto el la antikvaj Hindogreka kaj Gandara reĝlandoj. Ĝi ankaŭ havas kolektojn pri la mogola, la siĥa, kaj la brita imperio en Barato.[5]
La muzeo de Lahoro, kune kun la pafilego Zamzama, kiu troviĝas tuj antaŭ la konstruaĵo, aperas en la komenca sceno de la romano Kim verkita fare de Rudyard Kipling,[6][7] kies patro, John Lockwood Kipling, estis unu el la unuaj kuratoroj de la muzeo.[8]